Kolekti adresojn

Kolekti eksterajn retpoŝtajn adresojn permesas kolekti la mesaĝojn ricevitajn de ĉiuj viaj adresoj en vian leterkeston postel.bzh.

Vi povas kolekti mesaĝojn ricevitajn de viaj aliaj adresoj, por kiuj vi havas aliron POP3 aŭ IMAP4. Por ĉiu adreso, kies mesaĝojn vi volas kolekti, vi devas indiki la konton-ensaluton kaj ĝian pasvorton, same kiel la retpoŝtan servilon.

Por pli facile rimarki la kolektitajn mesaĝojn, vi povas atribui specifan koloron al ĉiu adreso. Mesaĝoj kolektitaj de ĉi tiu adreso montriĝos en ĉi tiu koloro.

Por komenci kolekti mesaĝojn, alklaku la butonon  Komencu kolekti en via leterkesto. Vi povas elekti kolekti aŭ ĉiujn adresojn, kiujn vi difinis, aŭ nur unu el ili.

Vi ankaŭ povas sendi retpoŝtojn uzante unu el viaj kolektitaj adresoj kiel sendinto.

SciigojX